Выбери любимый жанр

Вы читаете книгу


Baum Lyman Frank - La Mikscifona Knabino de Oz La Mikscifona Knabino de Oz

Выбрать книгу по жанру

Фантастика и фэнтези

Детективы и триллеры

Проза

Любовные романы

Приключения

Детские

Поэзия и драматургия

Старинная литература

Научно-образовательная

Компьютеры и интернет

Справочная литература

Документальная литература

Религия и духовность

Юмор

Дом и семья

Деловая литература

Жанр не определен

Техника

Прочее

Драматургия

Фольклор

Военное дело

Последние комментарии
оксана2018-11-27
Вообще, я больше люблю новинки литератур
К книге
Professor2018-11-27
Очень понравилась книга. Рекомендую!
К книге
Vera.Li2016-02-21
Миленько и простенько, без всяких интриг
К книге
ст.ст.2018-05-15
 И что это было?
К книге
Наталья222018-11-27
Сюжет захватывающий. Все-таки читать кни
К книге

La Mikscifona Knabino de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 24


24
Изменить размер шрифта:

Capitro 16. Princino Doroteo

Doroteo gale sidis en unu el siaj cambroj en la rega palaco, kaj kunvolviginta apud siaj piedoj estis malgranda nigra hundo kun vila hararo kaj tre brilaj okuloj. Si surportis simplan blankan robon, sen juveloj au aliaj ornamajoj, escepte de smeraldverda harrubando, car Doroteo estis simpla knabineto tute ne trodorlotita per la grandiozeco cirkau si. Iam la infano logis sur la ebenajoj de Kansas, sed sajne si estis antaudestinita al aventuroj, car si plurfoje veturis al la Lando Oz antau ol resti por logi tie por ciam. Sia plej bona amikino estis la bela Ozma de Oz, kiu tiom amis Doroteon ke si restigis sin en sia propra palaco, por esti proksime al si. La Onklo Henriko kaj Onklino Em de la knabino —siaj solaj parencoj en la tuta mondo —ankau alportigis tien de Ozma kaj ricevis de si agrablan hejmon.

Doroteo konis preskau ciun en Oz, kaj si estis la trovinto de la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraga

Leono, ankau de Tiktoko la Horlogmehanisma Viro. Sia vivo nun estis tre agrabla, kaj kvankam sin faris Princino de Oz sia amikino Ozma, al si ne multe placis esti Princino kaj si restis same dolca kiel kiam si estis ordinara Doroteo Gale de Kansas.

Doroteo legis en libro tiuvespere kiam Jelea Kon ?taj, la plej amata servistino en la palaco, venis por diri ke la Vilulo volas paroli kun si.

“Bone,”diris Doroteo;“diru al li ke li suprenvenu.”

“Sed estas kelkaj kuriozaj uloj kun li —kelkaj el la plej strangaj kiujn iam vidis miaj okuloj,”raportis Jelea.

“Ne gravas;ili ciuj suprenvenu,”respondis Doroteo.

Sed kiam la pordo malfermigis por enlasi ne nur la Vilulon, sed Cifonerojn, la Vuzon, kaj la Vitran Katon, Doroteo eksaltis kaj rigardis siajn strangajn vizitantojn miroplene. La Mikscifona Knabino estis kiel eble plej kurioza, kaj Doroteo unue estis necerta cu Cifoneroj vere vivas au estas nur song-au kosmar-?guro. Toto, sia hundo, malrapide malvolvis sin kaj iris al la Mikscifona Knabino por ?ari sin demandeme;sed baldau li rekusigis, kvazau dirante ke tute ne interesas lin tia malregula ulo.

“Vi estas novspeca lau mi,”Doroteo diris mediteme, parolante al la Mikscifona Knabino. “Mi ne povas konjekti el kie vi venis.”

“Kiu?Cu mi?”demandis Cifoneroj, cirkaurigardante la belan cambron anstatau la knabinon. “Nu, mi venis el litkovrilo, mi supozas. Tion oni ja diras. Iuj nomas gin frenez-kovrilo kaj kelkaj mikscifona kovrilo. Sed mia nomo estas Cifoneroj —kaj nun vi scias cion pri mi.”

“Ne tute cion,”respondis Doroteo kun rideto. “Bonvolu diri al mi kiel vi vivigis.”

“Estas facile,”diris Cifoneroj, sidigante sur grandan remburitan fotelon kaj saltigante la risortojn por jeti sin supren-malsupren. “Margolote volis sklavinon, do si faris min el malnova litkovrilo kiun si ne uzas. Katuna plenigajo, selkobutonaj okuloj, rugvelura lango, perlaj bidoj kiel dentoj.

La Kurbiginta Magiisto faris Pulvoron de Vivo, sutis gin sur min kaj —jen mi. Eble vi rimarkis miajn multajn kolorojn.

Tre ra ?nita kaj edukita sinjoro nomata la Birdotimigilo, kiun mi renkontis, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo en la tuta Oz, kaj mi kredas lin.”

“Ho!Cu vi do renkontis nian Birdotimigilon?”demandis

Doroteo, iom perplekse klopodante kompreni la mallongan historion rakontitan.

“Jes;cu ne vere afabla?”

“La Birdotimigilo havas multajn bonajn kvalitojn,” respondis Doroteo. “Sed dolorigas min audi cion tion pri la Kurbiginta Magiisto. Ozma koleros-kulere kiam si audos ke li refaras magion. Si ordonis ke li ne faru.”

“Li nur praktikas magion por sia propra familio,”klarigis

Fusulo, kiu restis respektoplene distance de la malgranda nigra hundo.

“Ve,”diris Doroteo;“mi ne rimarkis vin gis nun. Cu vi estas el vitro, au kio?”

“El vitro, kaj ankau travidebla, kion oni ne povas diri pri kelkaj uloj,”respondis la kato. “Ankau mi havas belan palrugan cerbon;oni povas vidi gin funkcii.”

“Ho;cu vere?Venu ci tien por ke mi vidu.”

La Vitra Kato hezitis, rigardante la hundon.

“Forsendu tiun bruton kaj mi venos,”si diris.

“Bruton!Nu, jen mia hundo Toto, kaj li estas la plej afabla hundo en la tuta mondo. Toto scias multon, ankau; preskau kiom mi, mi supozas.”

“Kial li nenion diras?”demandis Fusulo.

“Li ne povas paroli, li ne estas fehundo,”klarigis Doroteo.

“Li estas nur ordinara Usona hundo;sed tio estas multo; kaj mi komprenas lin, kaj li komprenas min, same bone kiel se li scipovus paroli.”

Toto, je tio, starigis kaj frotis sian kapon milde per la mano de Doroteo, kiun si etendis al li, kaj li rigardis sian vizagon kvazau kompreninte ciun vorton diritan.

“Ci tiu kato, Toto,”si diris al li, “estas el vitro, do vi ne genu gin, nek casu gin, same kiel ne mian Palrugan

Katidon. Gi estas versajne fragila kaj eble rompigus se gi frapus ion.”

“Vuf!”diris Toto, kaj tio signi ?s ke li komprenas.

La Vitra Kato tiom ?eris pri sia palruga cerbo ke si kuragis proksimigi al Doroteo, por ke la knabino “vidu gin funkcii.”Tio estis vere interesa, sed kiam Doroteo karesis la katon si trovis la vitron malvarma kaj malmola kaj senresponda, do si tuj decidis ke Fusulo neniel taugos kiel dorlotbesto.

“Kion vi scias pri la Kurbiginta Magiisto kiu logas sur la monto?”demandis Doroteo.

“Li faris min,”respondis la kato;“do mi scias cion pri li. La Mikscifona Knabino estas nova —si agas nur tri au kvar tagojn —sed mi logas kun D-ro Pipt jam de jaroj;kaj, kvankam mi ne multe amas lin, mi tamen agnoskas ke li neniam faras magion por iu el la homoj kiuj venas al lia domo. Li opinias ke ne malutilas uzi magion por sia propra familio, kaj li faris min el vitro car viandaj katoj trinkas tro da lakto. Li ankau vivigis Cifonerojn por ke si faru endomajn laborojn por lia edzino Margolete.”

“Do kial vi ambau foriris de li?”demandis Doroteo.

“Mi kredas ke plej bone estas ke mi klarigu pri tio,” interrompis la Vilulo, kaj post tio li rakontis al Doroteo pri la historio de Ojo, kaj pri kiel Oncjo Noncjo kaj Margolete akcidente marmorigis per la Stoniga Likvajo. Poste li rakontis pri kiel la knabo komencis serci la objektojn necesajn por fari la magian sorcon, kiu revivigos la misfortunulojn, kaj ke li trovis la Vuzon kaj kunprenis lin car li ne povis eltiri la tri harojn el gia vosto. Doroteo auskultis cion ci tre interesate, kaj opiniis ke gis tiam Ojo tre bone agis. Sed kiam la Vilulo rakontis al si pri la arestigo de la Mangtula knabo fare de la Soldato kun la Verda Barbo, pro akuzo ke li lauvole malobeis Legon de Oz, la knabineto multe sokigis.

“Kion do li faris, lau via supozo,”si demandis.

“Mi timas ke li plukis sesfolion,”respondis la Vilulo, malfelice. “Mi ne vidis lin fari tion, kaj mi avertis lin ke estas kontraulege pluki tian;sed eble li tamen faris tion.”

“Mi bedauras pri tio,”diris Doroteo malfelice, “car nun neniu povos helpi lian kompatindan onklon kaj Margoleten — krom ci tiu Mikscifona Knabino, la Vuzo, kaj la Vitra Kato.”

“Ne menciu tion,”diris Cifoneroj. “Ne koncernas min.

Margolete kaj Oncjo Noncjo estas fremduloj, lau mia vidpunkto, car tuj kiam mi vivigis ili marmorigis.”

“Mi komprenas,”komentis Doroteo bedauroplene gemante; “la virino forgesis doni al vi koron.”

“Gojigas min tio,”respondis la Mikscifona Knabino. “Koro devas esti granda geno. Gi malfelicigas au bedaurigas au dedicigas au simpatiigas —emocioj kiuj genas felicecon.”

“Mi havas koron,”murmuris la Vitra Kato. “Gi estas el rubio;sed mi supozas ke mi ne lasos gin geni min per ordono ke mi helpu Oncjon Noncjon kaj Margoleten.”

“Vere via koro estas tre malmola,”diris Doroteo. “Kaj la Vuzo, kompreneble —”

“Nu, rilate al mi,”komentis la Vuzo, kiu kusis sur la planko kun siaj kruroj falditaj sub li, tiel ke li aspektis kvadrata kesto, “mi neniam vidis tiujn misfortunulojn pri kiuj vi parolas, tamen mi malfelicas pro ili, car mi mem kelkfoje estis misfortuna. Kiam mi estis fermita en tiu arbaro mi volegis ke iu helpu min, kaj ?ne Ojo venis kaj ja helpis min. Do mi volas helpi lian onklon. Mi estas nur stulta besto, Doroteo, sed mi ne kulpas pri tio, kaj se vi diros al mi kion fari por helpi Ojon kaj lian onklon, mi volonte faros gin.”